Ŝintoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝintoo estas la indiĝena religio de Japanio. La nomo signifas "La vojo de la dioj" (japane -to egalas al la ĉina -tao en taoismo. Oni komencis uzi la nomon nur kiam la budhismo - japane butsu-to, "La vojo de la Budho", atingis Japanion; ĝis tiam, la religio estis sennoma.

La ŝintoismon oni povas priskribi kiel formo de animismo. Grava estas la kulto de naturaj animoj, nomataj kamioj, japane kami, el kiuj tre grava estas la sundiino Amaterasu.

Ĝis la dua mondmilito, unu formo de ŝintoismo estis ŝtata religio en Japanio. En la ŝtata ŝintoismo tre gravis la kulto de la imperiestro (japane tenno), rigardata kiel dio ĝis la imperiestro Hirohito devis rezigni tiun titolon post la kapitulaco en 1945.

Hodiaŭ, la ŝintoismo konsistas el multaj sektoj, el kiuj la plej bone konata inter esperantistoj estas Oomoto. En Brazilo, ŝintoismaj Mesiana Eklezio kaj Sejĉo-No-Je estas tre konataj.


Ŝintoismo dividiĝas en kvar malsamaj tipoj:

kaj instruojn);

  • Ŝintoismo rilatanta al la tradicioj de la japana popolo, heredata de generacio al generacio;
  • Kjoha-ŝintoo –Tiuj posedantaj proprajn Fondinton kaj Instruojn. En tiu ĉi kategorio inkluzivas, krom Oomoto, Tenrikjo,

Sejîo-No-Je, kaj Mesiana Eklezio.