Ŝirakami (montaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO

Ŝirakami-sanĉi, Ŝirakami-montaro (白神山地 [ŝirakami sanĉi] ;Hepburn:Shirakami-sanchi), aŭ la Fago-arbaro de Ŝirakami situas en la nordo de la japana insulo Honŝuo en la prefektujoj Akita kaj Aomori.

Ĝi havas areon de 16.971 hektaroj (170 km²). Ĝia plej alta loko atingas 1.243 metrojn.

La arbaro estas la lasta restaĵo de multe pli vastaj bas-temperaturaj arbaroj, kiuj iam kovris la altaĵojn de norda Japanio. En 1993 UNESKO akceptis ĝin kiel naturan heredaĵon.