Ŝoserulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
vapora ŝoserulilo

Ŝoserulo (UEA-vikio, Krause) aŭ ŝoserulilo (PIV1-) estas labormaŝino, kiu estas uzata por glatigi, kompaktigi vojojn, surfacon. Por kompaktigi asfaltan surfacon, ekzistas ŝoseruliloj kun du cilindroj.

Oni uzas ŝoserulilojn por diserigi falsigitajn, konfiskitajn varojn. Komence oni uzis ŝoserulojn kun vapora motoro (ekde meze de la 1800-aj jaroj), nuntempe kun dizelmotoro (ĉefe ekde la 1950-aj jaroj).

Produktaj firmoj estas interalie Ammann Group, Caterpillar, BOMAG kaj Hamm AG.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]