Ŝrapnelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ŝrapnelo estas grenada kartoĉo (obuso), plenigita per metalaj kugloj kaj provizita per malgranda ŝargo, sufiĉa nur por dissplitigi la obuson kaj disŝuti la kuglojn proksime de la celo.

Ŝrapnelo
125 mm-a grenado de soveta tanko

Ĝia nomo venas de Henry Shrapnel (1761–1842), angla infanteria oficiro, kiu malkovris ĝin en 1803. La antaŭulo de la ŝrapnelo estis la kartoĉo. La ŝrapnelo entenis plumberon aŭ pli grandan plumban kuglon kaj eksplodaĵon. La ŝrapnelon eksplodigis fuzeo, prokrastita je la malamikaj soldatoj, trupoj. La grandrapidaj plumbokugloj kaj splitoj ofte mortvundis la soldatojn. Ĝi estis tre ofta uzata en la unua mondmilito fare de la artilerio.

En la dua mondmilito, oni uzis frakasan eksplodaĵojn, kiuj efike splitigis la metalmantelon de la pafaĵo. Ekde tiam, la uzo de la metalkugloj iĝis superfluaj, oni nomumis ŝrapnelo splitojn de la pafaĵa mantelo.