11-a jarcento a.K.
◄ |
1-a jarmilo |
2-a jarmilo
| 3-a jarmilo
◄ |
9-a jarcento |
10-a jarcento |
11-a jarcento
| 12-a jarcento
| 13-a jarcento
| ►
1000-aj jaroj |
1010-aj jaroj |
1020-aj jaroj |
1030-aj jaroj |
1040-aj jaroj |
1050-aj jaroj |
1060-aj jaroj |
1070-aj jaroj |
1080-aj jaroj |
1090-aj jaroj
La 11-a jarcento antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 1100 kaj finiĝis la 31-an de decembro 1001 antaŭ nia erao.
Eventoj kaj evoluoj
- Inter -1099 kaj -1066 Ramseso la 11-a estis faraono de antikva Egiptio, en la lando regis interna milito kaj finiĝis la 20-a dinastio
- Inter ĉirkaŭ -1050 aŭ -1025 ekestis la arto de "protogeometria" ceramiko en antikva Grekio, kiu sekvis la stilon de mikenea arto. Komenciĝis la "geometria epoko".
- La grekoj fondis novajn koloniojn, kaj inter alie dum -1053 nove fondis la antaŭe detruitan urbon Milet
- Anoj de la "urnotombeja kulturo" de la malfrua bronzoepoko vivis en Mezeŭropo kaj perfektiĝis en minado kaj prilaboro de metaloj
- fenicoj fondis kolonion en la suda marbordo de Iberio kaj ekestis la nuna urbo Kadizo
- En antikva Ĉinio finiĝis la dinastio Ŝang kaj komenciĝis la dinastio Zhou
Personaĵoj
- Samuelo estis juda profeto, priskribita en la tanaĥo
- En Asirio regis la reĝoj Ŝamŝi-Adad la 4-a, Aus-Nasirpal la 1-a, Salmanasar la 2a kaj Asur-nirari la 4a
- Ramseso la 11-a estis faraono de antikva Egiptio
Inventaĵoj kaj malkovroj
- Ĉirkaŭ la jaro -1100 en antikva Ĉinio ekestis la unua kompaso kaj
- dum la dinastio Ŝang en la lando unuafoje skribaj karaktroj ĉiziĝis sur ostojn.