3CL

El Vikipedio, la libera enciklopedio

3CL (mallongigo de "3ji Code Language", 3字語 [san-ĝi-go]), estas planlingva projekto destinita por internacia helplingvo, elpensita kaj evoluigata de la japana komercisto Phoenix da Vinci. En 2002 li publikigis ĝin en sia retpaĝo.

Vortoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj vortoj de 3CL konsistas el tri literoj kaj devenas el la angla lingvo. Oni kreas tri-literajn vortojn el anglaj vortoj iamaniere: mallongige, senŝanĝe, kun punkto aŭ krampoj. Substantivoj kaj adjektivoj estas majusklaj, aliaj vortoj estas minusklaj.

Angla vorto 3CL-vorto Esperanta traduko
station STA stacio
car CAR aŭto
UN UN. Unuiĝintaj Nacioj
I (I) mi

Anstataŭ prepozicioj kaj partikuloj, 3CL uzas specialan konekto-kodon "3CL-CON-COD". Ĝi konsistas el matematikaj simboloj kaj signoj, ekzemple =, ;, +, >, <, | kaj &.

Prononco[redakti | redakti fonton]

3CL prononciĝas laŭ "originala prononco" aŭ "literumo".

  • FOD (manĝaĵo) prononciĝas kiel "[FU-d]" laŭ originala vorto "food".
  • BBS (afiŝejo) prononciĝas kiel "[BI-BI-es] laŭ literumo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.