4-a simfonio (Schubert)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Simfonio n-ro 4 c-minora, D 417, nomata la Tragedia Simfonio, estas komponaĵo de Franz Schubert.

La verko[redakti | redakti fonton]

Franz Schubert, litografio de C. Helfert laŭ Josef Kriehuber, (postmorta)

Franz Schubert komponis la 4-a simfonion en la jaro 1816 kaj pretigis ĝin unu jaron post la 3-a simfonio, kiam li ĵus aĝis 19 jarojn. Tamen la verko estis unuafoje prezentata nur la 19-an de novembro 1849 sub la direktado de August Ferdinand Riccius en Lepsiko, pli ol du jardekojn post la morto de Schubert.

La titolo Tragedia, kiun la komponisto poste elektis, rilatas al la skuaj momentoj troveblaj en la verko. La titolo ĉiam denove kaŭzis diskutojn kaj kritikon: Antonín Dvořák transskribis la adjektivon per „profunda patoso“, kaj Robert Schumann kritikis: „… al tragedia oni starigus tute aliajn postulojn“.[1] Harry Goldschmidt analizis, ke Schubert starigis al si per la verko mensan problemon, kiun li pro sia junaĝo ne povis majstri: „Li volis verkis tragedian simfonion, kaj jen fariĝis nur patosa el ĝi.“[2]

La verko estas krom la Nefinita la ununura simfonio en minortonalo. La kvar movimentoj okupas daŭron de proksimume 30 minutoj.

Movimentoj[redakti | redakti fonton]

  1. movimento: Adagio molto - Allegro vivace
  2. movimento: Andante
  3. movimento: Menuetto. Allegretto vivace
  4. movimento: Allegro

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Renate Ulm (eldonisto): Franz Schuberts Symphonien. Entstehung – Deutung – Wirkung. dtv/Bärenreiter, Munkeno/Kassel 2000, ISBN 3-423-30791-9.
  • Henning Bey: Freiheit in der Reflexion. Über das Erhabene von Schiller und die Tragische Sinfonie in c minor von Schubert. En: M. Kube (eldonisto): Schubert-Jahrbuch 2003-2005. Bärenreiter, Kassel 2008, ISBN 978-3-7618-1984-5.
  • Arne Stollberg: Der „allertragischste Kampf und Sieg“? Schuberts ‚Vierte Symphonie‘ im Kontext der zeitgenössischen Tragödientheorie. En: Schubert:Perspektiven 7 (2007), pj. 137-225.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. citita laŭ: Rüdiger Heinze: IV. Symphonie in c-Moll. En: Renate Ulm (eldonisto): Franz Schuberts Symphonien. Entstehung – Deutung – Wirkung. dtv/Bärenreiter, Munkeno/Kassel 2000, ISBN 3-423-30791-9, S. 121f.
  2. citita laŭ: Hans Gunter Hoke, Covertext zur LP Eterna 725 065 (1987)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]