84-a SAT-Kongreso 2011
La 84-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino, inter la 30-a de julio kaj la 6-a de aŭgusto 2011.
Estis la kvina SAT-kongreso kiu okazis en Balkanio en la lastaj jaroj, ĉar la evento jam okazis en Zagrebo, Belgrado, Kazanlak (Bulgario) kaj Braŝovo (Rumanio).