Aŭkŝtajtio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la historiaj etnografiaj regionoj de Litovio

Aŭkŝtajtio (litove Aukštaitija, "altaj landoj", estas unu el la kvin etnografiaj regionoj de Litovio. La namo rezultas el la fakto, ke kompare al aliaj partoj de la ŝtato la regiono situas relative alte super marnivelo kaj estas monteta, aparte en la pleja oriento.

Geografio

Aukštaitija estas en la nordorienta parto de Litovio kaj historie ankaŭ inkluzivas etajn partojn de Latvio kaj Belarusio.

Laŭ nombro da enloĝantoj la ses plej grandaj urboj de la regiono estas

  • Panevėžys - 119,749 enloĝantoj (konsideriĝas regiona ĉefurbo)
  • Jonava - 34,954
  • Utena - 33,860
  • Kėdainiai - 32,048
  • Visaginas - 29,554 (tiu urbo ekestis dum la epoko de Sovetunio kaj havas multajn nelitovajn enloĝantojn, tial ĝi konsidereblas parto de la regiono nur geografie, ne vere kulture)
  • Ukmergė - 28,759 kaj
  • Radviliškis - 20,339 enloĝantoj.

La regiono estas plena je lagoj, kiuj aparte multas en la oriento.

Lingvo

La enloĝantoj plejparte parolas la aŭkŝtajtian dialekton de la litova lingvo. Laŭ nova klasigado de litovaj dialektoj ekzistas nur du ĉefaj dialektoj, la aŭkŝtajtia kaj la ĵemajtia dialekto: La dialektoj de la regionoj Suvalkio kaj Dzukio nun konsideriĝas subdialektoj de la aŭkstajtia, kaj tiu de la regiono Aŭkŝtajtio havas la etikedon "orienta aŭkstajtia". Kvankam historie la dialekto estas multe parolata kaj havas fortan pozicion en la enloĝantaro, kiel en multaj regionoj de la mondo ĝia uzo nun tendence malkreskas.

La regiono havas malgrandajn ruslingvan kaj belaruslingvan minoritatojn en la oriento.

Simboloj


Blazono kaj flago de Aŭkŝtajtio estas subtenataj fare de iuj enloĝantoj, sed ne estas en oficiala uzo.

Vidu ankaŭ la artikolon pri