Komunumo Visaginas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Visaginas)
Visaginas
blazono de Visaginas situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Utena (ĝis julio 2010)
urba komunumo: Visaginas
nombro de loĝantoj: 19 826 (en 2023)
areo (komunumo): ĉ. 58 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 386
koordinatoj: 55° 36' norde, 26° 25' oriente

Visaginas estas urba komunumo en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Utena. En 2023 en la komunumo vivis 19 826 loĝantoj. La urbo konstruiĝis dum la jaro 1975 lige al la konstruo de la nuklea centralo Ignalina, unue ĝi nomiĝis laŭ la eksa prezidanto de la sovetunia Komunisma partio de Litovio, Sniečkus. Du jarojn pli poste, dum 1977, ĝi ekhavis urban statuson. Post la resendependiĝo de Litovio la urba nomo ŝanĝiĝis al Visaginas.

Samkiel la nuklea centralo, ankaŭ la konstruo de la urbo - kompare al la planoj - restis nefinita. Ĉar la nuklea centralo estis la unua (kaj restis la nura) en Litovio, kaj apenaŭ ekzistis litovaj laboristoj spertaj pri laborado en nuklea centralo, fakaj laboristoj dungiĝis el aliaj partoj de Sovetunio, ĉefe el Rusio. El tio rezultiĝas, ke dum la jaro 2005 ankoraŭ 55 procentoj de la loĝantaro estas rusoj, kaj nur 15 procentoj litovoj - tio estas nekutima fenomeno en Litovio: laŭ tutlanda averaĝo malpli ol 6 procentoj estas rusoj.

Pro la malŝalto de la unua nuklea reaktoro kaj la por la jaro 2009 planata malŝalto de la tuta nuklea centralo, draste mankas laborlokoj en la urbo. Ĉar la plej multaj rusaj fakaj laboristoj ne volas translokiĝi al Rusio, sed ankaŭ malmulte parolas la nacian lingvon de Litovio kaj krome estas tre specialigitaj pri temo ne populara dum la 21-a jarcento, malfacilas trovi novan laboron. Lige al la sociaj problemoj pro la senperspektiveco de multaj loĝantoj ekzistas relative multaj konsumantoj de drogoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]