ACEEEO

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oni fondis la Asocion de Eŭropaj Baloto-Spertuloj (angle: Association of European Election Officials) en 1991 kiel Asocion de Centra- kaj Orienteŭropaj Baloto-Spertuloj en Budapeŝto. Instituciaj membroj de la organizo estas la ŝtataj baloto-komisionoj de 23 landoj, ĝiaj oficialaj lingvoj estas la angla kaj la rusa. La profesia asocio organizas seminariojn, trejnadojn, konferencojn, misiojn por observi balotojn kaj aperigas publikaĵojn, el inter kiuj la plej grava estas la dulingva Balotoj en Eŭropo (Elections in Europe/Выборы в Европе). La sidejo kaj sekretariejo de ACEEEO estas ekde ĝia fondiĝo en Budapeŝto, ĝia ĝenerala sekretario estas Dr. Zoltán Tóth.

Eksteraj ligiloj