AP-41

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Projektita AP-41

Komence de la 21-a jarcento konstruiĝis, kun la celo senkongestigi la alirojn al Madrido, la paga aŭtovojo AP-41, kiu devis esti plilongigita ĝis Andaluzio (Reĝurbo kaj Ĥaeno al Kordovo) kiel alternativo al la A-4; ĉi tiu projekto estas frostita (haltigita) kiel konsekvenco de la ekonomia krizo de Hispanio. Ĉiukaze la ero sude de Toledo estis haltigita ankaŭ pro problemoj kontraŭ la naturo.

La celo estis allogi almenaŭ 25 % de la autoj kiuj estis uzantaj la aŭtovojon A-42. Tamen de la komenco la projekto fiaskis, ĉar ĝi ne sukcesis aligi eĉ la dekonon de tiu kvarono celita.