Abe Ŝinzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ABE Shinzō en januaro 2006 kun Robert Zoellick, tiutempe vicministro pri eksteraj rilatoj de Usono

ABE Shinzō (japane: 安倍 晋三, [abe ŝinzō]; naskiĝis la 21-an de septembro 1954 en Tokio) estas japana politikisto el unu de la politike plej gravaj familioj de la lando. Li estis elektita ĝenerala sekretario de Liberala Demokrata Partio (LDP) la 20-an de septembro 2006. Abe Shinzo estis la 90-a ĉefministro de Japanio de 2006 ĝis 2007. Ekde la 26-a de decembro 2012 li denove plenumas la funkcion de ĉefministro de Japanio - se oni duafoje nombras lian postenecon (en iuj listigoj kalkuliĝas tiel), li nun estas la 96-a ĉefministro.

La patrinflanka avo de Abe Shinzo estas Kishi Nobusuke, 56-a kaj 57-a ĉefministro de Japanio. La patro de Abe Shinzo estas Abe Shintaro, eksa ministro pri eksterlandaj aferoj kaj ĝenerala sekretario de LDP, la partio kiu regas Japanion ekde la Dua mondmilito. Lia juna frato Kishi Nobuo estas konsilisto.

Vivo

Abe Shinzo naskiĝis en Tokia Metropolo, li estis registrita en la nomaron de urbeto Aburaja, distrikto Ocu de gubernio Jamaguĉi (nun parto de urbo Nagato). Li diplomiĝis pri la fako politiko ĉe la fakultato pri juro de Seikei-Universitato en marto 1977. Li dungiĝis ĉe Kobe Ŝtalo en aprilo 1979. En 1982, li foriĝis el la entrepreno, kaj eklaboris kiel sekretario de sia patro Abe Shintaro. En 1993, li elektiĝis deputito.

En julio 2000, Abe Shinzo iĝis vicĉefa sekretario de kabineto sub Mori Yoshiro, kaj en aprilo 2001, li konservis sian postenon sub Koizumi Jun'ichiro. En septembro 2003, li iĝis ĝenerala sekretario de LDP. En septembro 2004, li iĝis anstataŭulo de la ĝenerala sekretario de LDP kaj estro de la instigo-centro pri partia reformo. En oktobro 2005, li iĝis ĉefa sekretario de kabineto sub Koizumi Jun'ichiro. En septembro, li elektiĝis estro de LDP.

La 26-an de septembro 2006, li iĝis la 90-a ĉefministro de Japanio kaj demisiis de la ofico en septembro de 2007.

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de Ĉefministroj de JapanioPoste:
Koizumi Jun'ichiro26-a de septembro 2006 - 12-a de septembro 2007Fukuda Yasuo
Antaŭe:Listo de Ĉefministroj de JapanioPoste:
Joŝihiko Noda26-a de decembro 2012 - nun-