Joŝihiko Noda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
野田 佳彦
Joŝihiko Noda
Joŝihiko Noda

En funkcio:
la 2-an de septembro 2011 – la 26-a de decembro 2012
Reganto Akihito
Antaŭulo Naoto Kan

ministro pri financoj de Japanio
En funkcio:
la 8-an de junio 2011 – la 2-an de septembro 2011
Antaŭulo Naoto Kan
Sekvanto Ĝun Azumi

Naskiĝo la 20-an de majo 1957 (nun 1957-05-20) (57-jara)
en Funabaŝi, gubernio Ĉiba, Japanio
v  d  r
Information icon.svg

Joŝihiko Noda (japane 野田 佳彦, laŭ la anglalingvo transskriba sistemo Hepburn Yoshihiko Noda, naskiĝis la 20-an de majo 1957(nun 1957-05-20) en Funabaŝi, gubernio Ĉiba, Japanio, do nun 57-jara, estas japana politikisto. Li estas membro de la Demokrata Partio de Japanio (民主党 [minŝutō]) kaj deputito de la unua parlamenta ĉambro Ŝugiin (japane 衆議院). Ekde la 2-a de septembro 2011 li estis la ĉefministro pri de Japanio, posteulo de Naoto Kan, kaj oficis ĝis la 26-a de decembro 2012, kiam Abe Shinzo (antaŭe jam ĉefministro en 2006 kaj 2007) transprenis la postenon. Antaŭe li estis ministro pri financo en ministraro gvidata de Naoto Kan, kaj ankaŭ tiun pozicion antaŭ li havis lia tiama ĉefministro.

Noda kiel japana ministro pri finacnoj kun la financministraj koletoj Tharman Shanmugaratnam de Singapuro kaj Timothy Geithner de Usono