Adam Ostolski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Adam Ostolski foto J Erbel.jpg
Adam Ostolski (2007)

D-ro Adam OSTOLSKI (naskiĝis la 7-an de novembro 1978 en Barlinek) estas pola sociologo, filozofo kaj tradukisto. Li estas prezidanto de la politika partio Verduloj 2004 (ekde Marto 2013) kaj membro de la teamo de "Krytyka Polityczna" (Politika Kritiko).

Finstudis filozofion kaj sociologion en la Varsovia Universitato. Doktoriĝis en 2011 pri Traŭmato kaj publika memoro: Heredaĵo de la dua mondmilito en la kolektiva memoro en Pollando. Ekde 2009 li laboras kiel universitata instruisto en la Varsovia Medicina Universitato.

Publikigisto de la maldekstra revuo "Krytyka Polityczna" ekde 2002. De Januaro ĝis Oktobro 2012 li skribis en la semajna revuo "Przekrój".