Verduloj 2004
Verduloj 2004 (pole Zieloni 2004) estas politika partio en Pollando kun pro-ekologia, pacisma kaj feminisma karaktero.
Kunprezidantoj de la Verduloj 2004 estas Agnieszka Grzybek kaj Radosław Gawlik (ekde decembro 2011). La partio havas reprezentantojon nek en pola parlamento, nek en Eŭropa Parlamento. Dum la lokaj balotoj kiuj okazis en Pollando la 21-an de novembro 2010 unuafoje estis elektitaj kiel deputitoj kvin membroj de la partio.
Enhavo |
[redakti] Historio
Zieloni 2004 estis fondita la 6-an de septembro 2003 fare de aktivuloj de diversaj organizaĵoj, i.a. ekologiaj, feminismaj, hom-rajtaj kaj protektantaj la rajtojn de seksaj, religiaj kaj naciaj minoritatoj. La partio estis juĝe registrita la 23-an de februaro 2004.
[redakti] Politika programo
La politika programo de la Verduloj 2004 baziĝas sur la verda politiko. La partio postulas interalie:
- disigon de la Eklezio kaj religiaj asocioj kun ŝtato;
- rajton de virinoj por laŭleĝa interrompo de gravedeco;
- enkondukon de registrita partnereco, atingebla same por samseksaj kaj aliseksaj paroj;
- dragan politikon, kiu estus bazita sur edukado kaj prevenco, sed ne puneco;
- tenadon de ŝtata klerigado kaj sanservado;
- retiron de la pola armeo el Afganio.
Ili kontraŭas mortpunon, enkondukon de la linea imposto kaj konstruadon de la elementoj de la usonaj instalaĵoj kontraŭ-raketaj en Pollando.
La ekonomia programo de la partio baziĝas sur la koncepto de la ekologia kaj socia merkata ekonomio, do enkondukado de daŭripovon.
La partio gvidas multajn politikajn kampanjojn, i.a.: Verda urbo, Verda energio, Verda ekonomio, Haltigu klimatŝanĝojn, Verda transporto, Egalaj ŝancoj, Manĝu pli bone!.
[redakti] Eŭropa nivelo
Verduloj 2004 estas membro de la Eŭropa Verda Partio, kiu fondiĝis en februaro 2004 en Romo. Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.
[redakti] Ge-kunprezidantoj
Kunprezidantinoj:
- Magdalena Mosiewicz – ekde 2003 ĝis marto 2008
- Agnieszka Grzybek – ekde marto 2008 ĝis aprilo 2010
- Małgorzata Tkacz-Janik – ekde aprilo 2010 ĝis decembro 2011
- Agnieszka Grzybek – ekde decembro 2011
Kunprezidantoj:
- Jacek Bożek – ekde 2003 ĝis novembro 2004
- Dariusz Szwed – ekde novembro 2004 ĝis decembro 2011
- Radosław Gawlik – ekde decembro 2011

