La Verduloj (Francio)
El Vikipedio
La Verduloj estas franca ekologisma maldekstra politika partio. Ĝia plena nomo estas: La Verduloj, Konfederacio ekologisma - Partio ekologisma (france: Les Verts, Confédération écologiste - Parti écologiste).
Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Oficiala retejo de la Verduloj (france)
- Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) (esperante)
- Oficiala retejo de la Eŭropa Verda Partio (angle)
