Verduloj de Bosnio kaj Hercegovino
El Vikipedio
| Verduloj de Bosnio kaj Hercegovino | |
|---|---|
| Zeleni Bosne i Herzegovine | |
| Estro | |
| Lando | |
| Fondiĝo | 2004 |
| Lingvo(j) | Bosna |
La partio Verduloj de Bosnio kaj Hercegovino - bosnie Zeleni Bosne i Herzegovine - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi fondiĝis dum la jaro 2004 kaj ankoraŭ estas stariganta siajn strukturojn. Sur eŭropa nivelo, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio. Sur nacia nivelo, ĝi provas alianciĝi kun aliaj neregistaraj organizoj kun similaj celoj, kiel la pripaca kaj virina, junulara kaj studenta movadoj, ekologiaj organizoj kaj sindikatoj.
