Iniciativo por Katalunio - Verduloj
El Vikipedio
![]() |
|
|---|---|
| Propra nomo (kataluna) | Iniciativa per Catalunya Verds |
| Esperanta nomo | Iniciativo por Katalunio - Verduloj |
| Lando | ( |
| Fondiĝo | februaro 1987 |
| Sidejo | str. Ciutat 7, 08002 Barcelono |
La partio Iniciativo por Katalunio - Verduloj - katalune Iniciativa per Catalunya Verds (ICV) - estas nacia ekologia-alternativa, maldekstra kaj katalunie sendependisma politika partio en la suda parto de la kultura regiono Katalunio, kiu kun statuso de aŭtonoma regiono politike estas parto de Hispanio. La partio fondiĝis la 23-an de februaro 1987, kaj estas fuzio de la antaŭe sendependaj partioj Iniciativa per Catalunya kaj Els Verds. IC estis socialisma partio kaj la ekvivalento de la hispana partio Izquierda Unida (Maldekstro Unuiĝinta) en Katalunio, kaj Els Verds klasika verda partio. La partio post la ĝeneralaj elektoj de 2004 en koalicio kun la du pliaj partioj Partio Socialista de Katalunio (Partit dels Socialistes de Catalunya, PSC) kaj la socialisme sendependisma Maldekstro Respublikana de Katalunio (Esquerra Republicana de Catalunya, ERC). En la registaro de Katalunio, la ICV havas la respondecon por la ministerio pri medio.
Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco. En la Eŭropa Parlamento de la periodo 2004 ĝis 2009 ĝi reprezentiĝas per la parlamentano Raül Romeva i Rueda.
La junulara branĉo de la partio nomiĝas Joves d'Esquerra Verda ("Junuloj de Maldekstro Verda"). Antaŭe, kaj inter la anoj ankoraŭ nun, ĝi nomiĝis Joves amb Iniciativa ("Junuloj kun iniciativo").
[redakti] Retaj ligiloj
oficialaj paĝoj de la partio
bazaj informoj pri la partio sur la paĝaro de la Eŭropa Verda Partio (en la angla)
Albanio Te Gjelberit ·
Andoro Verduloj de Andoro ·
Aŭstrio La Verduloj – La Verda Alternativo ·
Belorusio Belarusia Partio "La Verduloj" ·
Belgio Verde! (Flandrio kaj Bruselo) · Ecolo (Valonio, Germanlingva Belgio kaj Bruselo) ·
Bosnio kaj Hercegovino Verduloj de Bosnio kaj Hercegovino ·
Britio Verda Partio de Anglio kaj Kimrio (Kimra Verda Partio) · Verda Partio en Nord-Irlando · Skota Verda Partio ·
Bulgario Verda Partio de Bulgario ·
Ĉeĥio Verda Partio ·
Danio La Verduloj · Socialista Popola Partio ·
Estonio Estoniaj Verduloj ·
Finnlando Verda Ligo ·
Francio La Verduloj (Francio) ·
Germanio Alianco '90/La Verduloj ·
Grekio Ekologiistaj Verduloj ·
Hispanio Konfederacio de la Verduloj · Iniciativo por Katalunio - Verduloj ·
Hungario Zöld Demokraták ·
Irlando Verda Partio ·
Italio Federacio de la Verduloj ·
Kartvelio Kartveliaj Verduloj ·
Kipro Ekologia kaj Media Movado ·
Kroatio Verda Listo de Kroatio ·
Latvio Latvia Verda Partio ·
Luksemburgo La Verduloj ·
Malto Alternativo Demokratia ·
Moldavio Partio Ekologiista Verda de Moldavio ·
Montenegro Verduloj de Montenegro ·
Nederlando La Verduloj · Verdo-Maldekstro ·
Norvegio Ekologia Partio La Verduloj (Norvegio) ·
Pollando Verduloj 2004 ·
Portugalio Ekologiista Partio "La Verduloj" ·
Rumanio Partio Verda de Rumanio ·
Rusio Verda Alternativo · Unuiĝo de Rusiaj Verduloj ·
Serbio Verduloj de Serbio · Verda Partio de Kosovo ·
Slovakio Partio Verda en Slovakio ·
Slovenio Junulara Partio de Slovenio ·
Svedio Ekologia Partio La Verduloj ·
Svislando Verda Partio de Svislando ·
Turkio Verduloj de Turkio ·
Ukrainio Verduloj de Ukrainio
Kursive skribitaj partioj estas ne membroj, sed observantoj de la Eŭropa Verda Partio


