Verduloj de Montenegro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verduloj de Montenegro
Zeleni Crne Gore
partia emblemo
Verda partio
Lando  Montenegro
Fondiĝo 2002
Lingvo(j) serba
Ĉefa sidejo Ulica Ivangradska bb, 81000 Podgorica (en la 2000-aj jaroj)
vdr

La partio Verduloj de Montenegro - montenegre Zeleni Crne Gore - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Montenegro, tre juna memstara ŝtato kiu ĝis 2006 estis parto de la serbe dominita federacio Serbio kaj Montenegro. La partio fondiĝis la 2-an de februaro 2002 kaj aparte aktivis en 2002 kaj 2003. Sur eŭropa nivelo, la partio laŭ la stato de decembro 2007 ankoraŭ ne oficiale akceptiĝis kiel membro aŭ observanto de la transnacia Eŭropa Verda Partio, kaj internacie al la Tutmondaj Verduloj - sed tiam ĝi jam sur nacia nivelo ne plu ludis signifan rolon. Iusence ĝian pozicion kiel montenegra ekologia partio heredis la politika partio Unuiĝinta Reforma Agado, fondita kiel civitana movado en marto 2015.