Administracia juĝistaro en Libano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Juro > Nacia juro > Administracia juro > Administracia juĝistaro



En Libano la administracia juĝistaro organiziĝas ĉirkaŭ la Ŝtata Konsilio, kiu rolas jen kiel juĝisto jen kiel konsilanto.

Kiel juĝisto, la Ŝtata Konsilio estas:

  • ordinara, unua- kaj lastinstanca juĝisto;
  • apelacia juĝisto pri fisko;
  • kasacia juĝisto pri disciplinaj decidoj kaj pri la juĝdecidoj de la Kortumo pri Kontoj.

La administracia juĝistaro verdiktas pri la administraciaj aktoj kaj pri la petoj de kompenso pro damaĝoj kaŭzitaj de la agado de administracio. Ĝi povas nuligi, eĉ refari la administraciajn aktojn, kaj aljuĝi kompensojn.

Kiel konsilanto de la registaro (koncerne leĝ- aŭ dekreto-projektojn) rolas la administracia ĉambro de la Ŝtata Konsilio. Ĝiajn opiniojn tre ofte sekvas la ministraro kaj la aliaj administraciaj aŭtoritatoj.