Admiralo de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Admiralo de Francio estas ŝtata ĉefofico de la Franca Respubliko, rekompence de esceptaj militaj servoj. Ĝi ekvivalentas por la maristoj al tiu de marŝalo de Francio.

En la Malnova Reĝimo[redakti | redakti fonton]

Tombo en Luvro de Philippe Chabot, Grafo de Brion, Admiralo de Francio en la 16-a jc.

La ofico de admiralo de Francio estis kreita en 1270 de sankta Ludoviko, okaze de la oka krucmilito. Tiam ĝi estis ofico ekvivalenta al tiu de konestablo de Francio, kaj granda ofico de la reĝlando.

Admiralo de Francio respondecis pri la bordoj de Pikardio, de Normandio, de Aŭniso kaj de Santonĝo. Ĝia ofico kreskis komence de la 17-a jc al Gujeno kaj poste al Provenco. En milittempo, li estas komisiita arigi la francajn komercajn ŝipojn por konsistigi ŝiparon. Li devas armigi, ekipi kaj provianti la ŝipojn por kapero, doni kaperleteron al la korsaroj (kaperado estis tiam la ĉefa formo de marmilito). En pacotempo, li zorgas pri la bona stato de la reĝa ŝiparo, kiam ĝi ekzistas, sed precipe de la markomerco kaj de la komerca ŝiparo.

Kronologia listo de Admiraloj de Francio[redakti | redakti fonton]

Ofico anstataŭita inter 1627 kaj 1669 per tiu de Granda-mastro pri navigado
  • Francois Darlan : kreita admiralo de la Ŝiparo en 1939. Tiu nomo estis nek ĉefofico nek rango kaj ne respondis al tiu de Admiralo de Francio, sed estis pli ĝuste ofico kreita ad personam por doni al al estro de la kvara ŝiparo la plej potenca en la mondo gravan rangon sur nacia kaj internacia scenejo, antaŭ la dua mondmilito.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • B. Barbiche, Les institutions de la monarchie française à l'époque moderne, eldoninto "Presses universitaires de France", 1999.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]