Adolf Schwarz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Germana esperantisto

Adolf SCHWARZ (1906-1996) mortis la 20-an de julio en Mainhardt (Germanio). Tutvive aktiva en la laborista Esperanto-movado, li e-istiĝis en 1925, tuj transprenante la kurs-estradon de nelerta gvidanto. En 1928-30 li gvidis E-kursojn en Svedio kaj migre vizitis e-istojn en pluraj landoj.

En 1930-1934 li aktivis en Berlino, i.a. fondante E-infangrupojn. En 1932 li verkis pri vojaĝo al Moskvo, Esperante kaj germane, la broŝuron 8 semajnojn en La lando de la Granda Plano.

Ĝisfine agema en Kolektivo E-ista Komunista, eĉ ĉi-jare li kontribuis al ties organo Internaciisto, kiun li en 1930 kunfondis. Lia libro Survoje al Internacio de Proleta Esperantistaro (1992) prezentas dokumentojn pri la ekesto (1932) de IPE, en kies preparlaboro li partoprenis.