Adventa domo (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adventa domo en Vajmaro

Adventa domo de la Sepataga Adventisma Eklezio (germane: AdventkapelleAdventhaus) troviĝas en Vajmaro, Germanujo (Gerberstraße 13) rekte ĉe Ilm-rivero.

Historio komunuma kaj arkiteturo[redakti | redakti fonton]

La adventismuloj vajmaraj apartenas al la Berlina-Mezgermana Unuiĝo (BMV). Ili ekzistas ekde 1907 en Vajmaro kiuj dum la 1920-aj jaroj karitate agadis en la urbo. Ilia unua kunvenejo estis proksime de la Jakobo-preĝejo kiu en la 9.2.1945 bombe detruitis. La iama tinkturejo je Gerber-strato, kie en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj gastis Kunstfärberei und chemische Reinigungsanstalt Fritz Keul[1] aliaranĝitis ekde 1945 al liturgia uzo.

La historia kaj longa, duetaĝa konstruaĵo havas ueste groptegmenton kaj fasadflanke suden altan fenestron. La suda portalo havas arkon, la okcidenta nur modestan, rektangulan pordon. Konsekriĝo estis en la 29.12.1951.[2] La blanke gipsita alkonstruitaĵo kun ebena tegmento norde sur nesimetria, angulsimila horizontala projekciaĵo havas ueste tri grandajn fenestrojn kun segmentaj arkoj. Norde estas ronda fenestro el bunta kristala vitro. En la senfenestran nordan flalnkon oni enmetis segmentarkan portalon supre de kiu estas kruco.

Restaŭradoj kun modernigo de la interno faritis en la 2018-a jaro.[3]

Orgeno[redakti | redakti fonton]

Böhm-orgeno de 1990

En 1989 konstruis la gotaaj inĝenieroj Böhm orgenon por tiu ĉi kirko.[4] Inaŭguro estis en la 3.3.1990. Tiu ĉi instrumento kiu muntita estas nun supre ĉe la eosta vando havas ses registrojn sur unu klavaro kun pedalo. La traktilaro estas mekanika.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.9824211.33274

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klockhaus’ kaufmännisches Handels- und Gewerbe-Adressbuch des Deutschen Reichs. Volumo 2A. Klockhaus-eldonejo, Berlin 1929/1930, p. 793
  2. Art. Adventgemeinde, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 8
  3. monkolekta projekto
  4. orgeno je Adventhaus