Aida Folch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aida Folch
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1986 (1986-11-24) (37-jaraĝa)
en Reus
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo filmaktoro • aktoro vd
Aktiva dum 2002– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aida Benítez Folch, konata per artista nomo Aida Folch (Reus, provinco Taragono, 24a de novembro 1986), estas hispana aktorino konata pro sia ludado kiel Françoise Alcántara en la sukcesa serio de Televisión Española Cuéntame cómo pasó, kaj kiel protagonisto de la filmoj El embrujo de Shanghai kaj El artista y la modelo, de Fernando Trueba.[1]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Jam en lernejo ŝi interesiĝis por aktorado kaj agadis teatre. Unua oportuno alvenis en 2000, kiam ŝi estis elektita inter 3 000 knabinoj de la tuta lando kiel protagonisto en la filmo El embrujo de Shanghai, de la premiita Fernando Trueba.[2] Ŝi estis tiam nur 14-jaraĝa kaj tuj poste Fernando León de Aranoa elektis ŝin por la same premiita filmo Los lunes al sol.[3]

En 2008 ŝi denove famiĝis pro la rolo de franca virino Françoise Alcántara en la televidserio de Televisión Española Cuéntame cómo pasó.[4]​ Folch aliĝis al la geaktoraro de la deka sezono kaj lasis la serion fine de la 14a.[5]

En 2012 ŝi estis protagonista de El artista y la modelo, de Fernando Trueba, filmita tute en franca lingvo kie ŝi aktorinis kun Jean Rochefort kaj Claudia Cardinale.[6]​ Tiu filmo havigis al ŝi nomumon al plej bona protagonista aktorino en la Goja-premioj de 2013.

Ŝi partoprenis en 14 televidserioj kaj en 13 kurtoj.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Filmo Rolulo Reĝisoro Ĝenro Daŭro
2002 El embrujo de Shanghai Susana Fernando Trueba Dramo 1h 59m
2002 Los lunes al sol Nata Fernando León de Aranoa Dramo 1h 56m
2004 La mirada violeta Sofía Nacho Pérez de la Paz, Jesús Ruiz Dramo 1h 42m
2004 El 10 en la espalda Alba Eduard Cortés Dramo 1h 26m
2005 Fin de curso Marta Miguel Martí Komedio 1h 30m
2005 Aquitania Beatriz Rafa Montesinos Dramo 1h 30m
2006 Salvador (Puig Antich) Marian Manuel Huerga Dramo 2h 15m
2006 Las vidas de Celia Ángela Antonio Chavarrías Drama 1h 45m
2009 25 kilates Kay Patxi Amezcua Trilero 1h 26m
2009 No estás sola, Sara Eli Carlos Sedes Dramo 1h 30m
2010 Henry IV Henriette Jo Baier Dramo 2h 50m
2011 Mi universo en minúsculas Aina Hatuey Viveros Dramo 1h 30m
2012 El artista y la modelo Mercè Fernando Trueba Dramo 1h 44m
2013 El amor no es lo que era Lucía Gabriel Ochoa Dramo 1h 29m
2014 Fuego Alba Luis Marías Trilero 1h 30m
2015 Incidencias Laura José Corbacho kaj Juan Cruz Komedio 1h 30m
2016 La reina de España Novia Fernando Trueba Dram/komedio 2h 08m
2018 I love my mum Paloma Alberto Sciamma Komedio 1h 26m
2019 La cinta de Álex Madre de Alexandra Irene Zoe Alameda Dramo 1h 49m
2022 El frío que quema Santi Trullenque Trilero/dramo 1h 56m

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cadena Ser (27a de septembro 2013). «Los actores españoles más prometedores de la televisión». Konsultita la 3an de junio 2023.
  2. El País (3a de aprilo 2002). «'El embrujo de Shanghai', de Trueba, dos películas en una». Konsultita la 8n de julio 2017.
  3. La Vanguardia (4a de decembro 2002). «"Los lunes al sol" participará en el Festival de Sundance». Konsultita la 8an de julio 2017.
  4. «Cuéntame cómo pasó: los nuevos personajes de la décima temporada». ocio.net. Konsultita la 3an de septembro 2016.
  5. RTVE (29a de septembro 2008). «Françoise, la moderna 'prima' de Francia». Konsultita la 8n de julio 2017.
  6. ABC (17a de septembro 2012). «Aida Folch, la musa de Trueba en <<El artista y la modelo>>».[rompita ligilo] Konsultita la 8n de julio 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aida Folch en la hispana Vikipedio.