Ainodake

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ainodake
Monto Aino.
monto
Alteco 3 189 m
Situo Japanio
Montaro Akaiŝi
Koordinatoj 35° 38′ N 138° 13′ O / 35.633 °N, 138.217 °O / 35.633; 138.217 (mapo)Koordinatoj: 35° 38′ N 138° 13′ O / 35.633 °N, 138.217 °O / 35.633; 138.217 (mapo)
Ainodake (Japanio)
Ainodake (Japanio)
DEC
Ainodake
Ainodake
Situo de Ainodake
Map
Ainodake
vdr

Ainodake (aŭ Monto Aino; japane: 間ノ岳 Aino-dake, kio signifas 'Intera Vertico') estas la kvara plej alta monto de Japanio kaj la dua plej alta en la montaro Akaiŝi. Ĝi estas inter la cent plej famaj montoj de la lando. Ĝi situas en la montaro Akaiŝi, konata ankaŭ kiel Sudaj Alpoj en la gubernio Jamanaŝi. Ĝi havas 3189 metrojn de alteco. Ĝi situas en la Nacia Parko de Sudaj Alpoj (南アルプス Minami Arupusu).[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Monto Aino situas 3 km sude el la Monto Kita. Ĝi situas en la montaro Akaiŝi, kio havas tri ĉefajn montojn: Kitadake, Ainodake kaj Nootoridake. La tri montoj kune nomiĝas en Ŝirane-sanzan (japane: 白根三山 Shirane-sanzan), kio signifas 'la Tri Blankaj Montoj'.

Oriente el la vertico estas la cirko Hosozaŭa (細沢カール Hosozawa-kaaru).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dosiero ĉe la paĝo de la Nacia Parko de Sudaj Alpoj (Minami Alps). http://www.minamialps-net.jp/data/article/1.html Arkivigite je 2017-06-18 per la retarkivo Wayback Machine