Aiwo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aiwo (malofte Aiue, antaŭe Yangor) estas distrikto kaj elektodistrikto de Nauro en la okcidenta parto de la insulo.

Lokiĝo de la distrikto

Ĝi estas banata de la Pacifika Oceano kaj najbaras al la distriktoj Buada, Boe kaj Denigomodu. En 2007 havis loĝantaron de 1.100 loĝantoj. Ĉar Nauro ne havas ĉefurbon, Aiwo estas kelkfoje nomata kiel oficiala ĉefurbo, kvankam tio okazas pli ofte al Jareno.

En tiu ĉi distrikto troviĝas:

  • La Aiue Boulevard
  • La nova haveno
  • La Ĉina Kvartalo
  • La O'dn Aiwo Hotel (unu el la du hoteloj de la insulo)
  • La Nauru Phosphate Corporation
  • La stadiono Linkbelt Oval
  • La lernejoj de Aiwo kaj la Nauru College

La elektodistrikto elektas 2 anojn al la Parlamento de Nauro.