Akakij Cereteli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akaki Cereteli

Akakij Cereteli (kartvele: აკაკი წერეთელი) n. la 9-an de junio 1840 - m. la 26-an de januaro 1915) estis kartvela poeto kaj elstarulo de la liberiga movado de Kartvelio dum epoko de la rusa regado sur Kartelio kaj Kaŭkazio ĝenerale. Li estas aŭtoro de centoj da verkaĵoj. Inter ili troviĝas patriotismaj kaj historiaj poemoj, liriko kaj satiro, verkaĵoj humuraj, kaj membiografia romano. Akakij Cereteli aktive partoprenis la edukajn, ĵurnalismajn kaj teatrajn aktivaĵojn de la tiama Kartvelio. Post lia forpaso estis entombigita en la maŭzoleo por kartvelaj elstaruloj Mtacminda.