Akobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akobo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 434 km
Fluo
Geografio
Landoj Etiopio
Regionoj [[]]
vdr

La rivero Akobo estas rivero sur la landlimo inter Suda Sudano kaj Etiopio. El sia elfluejo en la Etiopaj Altaĵoj proksime de Mizan Teferi ĝi fluas okcidenten laŭlonge de 434 kilometroj ĝis kuniĝi kun la rivero Pibor.[1][2] La rivero Pibor siavice fluas en la rivero Sobat, kiu siavice elfluas en la Blankan Nilon.

La alfluantoj de Akobo estas Ceĉi, Ĉiarini, kaj Oŭag, dekstre sur la Etiopia flanko; kaj Neubari, Ajuba kaj Kaia maldekstre sur la Sud-Sudana flanko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Merriam-Webster's Geographical Dictionary. Merriam-Webster. 1997. p. 17. ISBN 0-87779-546-0.; rete en Google Books
  2. Shinn, David H.; Thomas P. Ofcansky (2004). Historical Dictionary of Ethiopia. Scarecrow Press. pp. 360–361. ISBN 0-8108-4910-0.; rete en Google Books