Akuzativo kun infinitivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-A > Akuzativo kun infinitivo

Akuzativo kun infinitivo. En ĉi tiu frazkonstruo apud la rekta komplemento staras infinitivo, kiu signas la agon de l' rekta komplemento. En Esperanto la AKI estas uzata nur post la verboj de perceptado (vidi, aŭdi, senti); ekz. mi vidis lin fali; mi aŭdis lin paroli, ktp. Ĉi tiu formo propre ne estas "klasika", tamen, mem Zamenhof rekte konsilas ĝin anstataŭ la peza predikata adjektivo: mi vidis lin falanta; mi aŭdis lin parolanta.

Ĉe aliaj verboj AKI ŝajnas kontraŭa al la Esperanta lingvospirito. Do frazoj, kiel ekz: mi esperas lin veni; mi kredas lin sukcesi; ŝajnas evitindaj.

KALOCSAY.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.