Akvofalo de Delika

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvofalo de Delika
de Delika
akvofalo • panomara vidpunkto
Lando Eŭskio (Hispanio)
Rivero Nerbioi / Nervión
Alteco 222 m
Geografia situo 42° 56′ 28″ N, 2° 58′ 50″ U (mapo)42.941111-2.980556Koordinatoj: 42° 56′ 28″ N, 2° 58′ 50″ U (mapo)
Akvofalo de Delika (Hispanio)
Akvofalo de Delika (Hispanio)
DEC
Akvofalo de Delika
Akvofalo de Delika
Situo de Akvofalo de Delika
Map
de Delika
Riveroj en Hispanio
vdr

La akvofalo de Delika - eŭske Delikako ur-jauziaNerbio ibaiaren jauzia, hispane Salto del Nervión - estas la plej granda akvofalo de la ibera duoninsulo. Ĝi altas 222 metrojn kaj situas en la apudfonta parto de la rivero nomata Nerbioi eŭske aŭ Nervión hispane, mallonge post la kunfluo de la fontaj rojoj Iturrigutxi, Ajiturri kaj Urita. La falo situas en la provinco Alavo, parto de la Eŭska Aŭtonoma Komunumo de Hispanio. Sian eŭskan nomon ĝi havas de la urbeto Delika (hispane Délica), kiu donis sian nomon ankaŭ al la kanjono Delika kiun trafluas la rivero Nerbioi post la akvofalo.