Akvoparko Maria Lenk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dum la Tut-Amerikaj Ludoj 2007, la akvoparko gastis la konkurencojn de naĝado, akvosaltoj kaj sinkrona naĝado

La AkvoParko Maria Lenk troviĝas en la Sporta Centro Urbo de la Sportoj, en regiono Barra da Tijuca. Ĝi estis nomita omaĝe al brazila naĝistino Maria Lenk, kiu mortis tri monatojn antaŭ la malfermo de la parko.

La AkvoParko, konstruita laŭ la parametroj de la Internacia Federacio por Naĝado, estas parte kovrita, kaj havas olimpikan naĝejon, naĝejon por pretigo, kaj akvujon por la akvosaltoj.

La Parko kapablas ricevi ok mil personojn. Ĝi estis konstruita en areo de 42 mil kvadrataj metroj, kaj ĝi estas preta ankaŭ por ricevi handikapulojn.

Ekde marto 2008 ĝi estas mastrumanto de la Brazila Olimpika Komitato,[1], kiu okazigas trejnajn projektojn por olimpikaj kaj paraolimpikaj sportistoj, por trejnistoj kaj arbitraciuloj, krom kursojn, kongresojn, kaj lecionojn pri naĝado, akvopilko, akvosaltoj kaj sinkrona naĝado. Ekde nun, 2009, neniu sporta okazaĵo okazis en la Akvoparko.

La manko de sporta aktiveco en la loko kreis teorion laŭ kiu la Parko estas ne-utilaĵo kreita per ŝtataj impostoj de la registaro de Rio de Ĵanejro. Tamen, la parko, kune al la aliaj konstruaĵoj kreitaj por la Tut-Amerikaj Ludoj, estis konsiderataj unu el la grandaj avantaĝoj de la kandidateco de Rio de Ĵanejro por la Someraj Olimpikoj 2016.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. COB adquire Parque Aquático Maria Lenk (portugale). Terra (18-a de marto 2008). Alirita 30-a de jullio 2009.