Olimpika Komitato de Brazilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Brazila Olimpika Komitato)
Olimpika Komitato de Brazilo
emblemo
Nacia Olimpika Komitato
Komenco 1914
Lando(j) Brazilo vd
Sidejo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
Retejo Oficiala retejo
vdr
emblemo
emblemo

La Olimpika Komitato de Brazilo, (portugale Comitê Olímpico do Brasil) estas neprofitdona organizaĵo fondita en 1914, sed pro la mondmilito kaj la sekvaj perturboj ĝi nur oficialiĝis en 1935 kaj tiam vere ekaktivis[1]. La organizaĵo funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Brazilo. Kiel NOK, la Brazila Olimpika Komitato celas subteni brazilajn atletojn partopreni en Olimpikoj, Tut-Amerikaj Ludoj kaj Sudamerikaj Ludoj. Krome ĝia celo estas ĝenerale subteni sporton en Brazilo kaj teorie organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en la lando. Tiu ŝanco ĝis nun nur estis unufoje: Granda projekto dum la 2010-aj jaroj estis la organizado de la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro, kiu pozitive impresis plej multajn eksterlandajn gastojn.

la brazila teamo en la malferma ceremonio de la Vintra Olimpiko 2010
la brazila teamo en la malferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2016

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]