Akvorgeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Akvorgeno, desegnita laŭ la priskribo de Heron de Aleksandrio
Rekonstruaĵo de akvorgeno

La akvorgeno (greke hydraulos) estas muzikilo kun fajfilaro konata ekde la antiko, kies egalan aerpremon subtenas akvo. Je tio oni mergas malsupre malferman ujon en akvujon. Per pumpado aero estas premata en la ujon, per kio la akvo estas forigita el la ujo. La akvopremo tenas la aerpremon en la ujo plejparte konstanta, kvankam la pumpiloj ne generas konstantan aerfluon.

Herono de Aleksandrio priskribis tian akvorgenon (organon hydraulikon greke: „akvofajfilo“), kiun konstruis Ktesibios ĉ. 250 a.K.. Ĝian konstruadon ankaŭ eksplikas Vitruvio (De Architectura 10, 8). En la romia imperio oni utiligis la akvorgenon en la cirko kaj teatrejo, je riĉaj romianoj ĝi servis al dommuziko.

Dum la renesanco oni konstruis alude al la antika akvorgeno orgenaŭtomatojn funkciantajn per akvo, ekz. en la Villa d'Este en Tivoli.

Iom grandaj akvorgenoj havis plurajn fajfilvicojn unuope registreblajn. Krom labiofajfilojn oni eble ankaŭ uzis lamenfajfiloj kun surbataj aŭ kontraŭbataj lamenoj, kiun aludas la nomo hydraulos (hydor: akvo; aulos: antika anĉinstrumento kun unuopa- aŭ duobla anĉo).

Oni supozas, ke orgenpartoj trovitaj je elfosado Dion, Avenches kaj proksime de Budapeŝto devenas de akvorgenoj el la 1-a jarcento a.K. (Dion) resp. el malfruantika tempo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • F. Jakob, M. Leuthard, A. C. Voûte, A. Hochuli-Gysel: Die römische Orgel aus Avenches/Aventicum, Avenches 2000 ISBN 2-9700112-7-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Wasserorgel » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 1587014 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)