Al-Arabija
Al Arabiya (en araba لعربية al-ʿArabījah, traduke kiel "la araba") estas araba televidkanalo pri novaĵoj kaj aliaj temoj. Ĝi startis la 3an de marto de 2003,[1] kaj ties stacio bazas en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kaj apartenas parte al saŭda komunientrepreno Middle East Broadcasting Center (MBC).
La plej rivala konkuranto estas la ankaŭ araba televidkanalo Al-Ĝazira.
Notoj
- ↑ About Al Arabiya TV. AlArabiya.net. Konsultita la 2009-09-04.