Alagoinhas
Alagoinhas | |||
municipo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Alagoinhas | |||
Lando | Brazilo | ||
---|---|---|---|
Subŝtato | Bahio | ||
Mezoregiono | Nordeste Baiano | ||
Mikroregiono | Alagoinhas | ||
Situo | urba centro | ||
- koordinatoj | 12° 08′ 08″ S 38° 25′ 08″ U / 12.13556 °S, 38.41889 °U (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 132 m s. m. | ||
Areo | 733,969 km² (73 396,9 ha) | ||
Loĝantaro | 141 949 (2010) | ||
Denseco | 193,4 loĝ./km² | ||
Horzono | UTC-3 | ||
Situo ene de Bahio
| |||
Situo ene de Brazilo
| |||
Vikimedia Komunejo: Alagoinhas | |||
Retpaĝo: http://www.alagoinhas.ba.gov.br | |||
Portalo pri Brazilo |
Alagoinhas (vorto kiu signifas "lagetoj" portugallingve) estas municipo de la brazila subŝtato Bahio, kiu taksis 141.949 enloĝantojn en 2010 [1].
Esperanto en Alagoinhas
Jam en 1913 urbo Alagoinhas konatiĝas al Esperanto, la unua disvastiganto de la lingvo Esperanto en tiu urbo estis Carlos Cunha. La 10-an de novembro 1939 li okazigis ĉe la municipa kinejo de Alagoinhas interesan prezentadon de skeĉo de Vitorino Júnior kaj la komedion de João de Castro, “Karnavalo de l’ Vivo”. Menciita prezentado estis brile farita de la loka filharmonia orkestro kaj celis entuziasmigi la lernantojn de la Esperanto-kurso gvidita de li.
La 29-an de decembro, ĉe lernejo “Escola 10 de Junho”, de Alagoinhas, dek lernantoj ekzameniĝis. La ekzamena komisiono estis: instruisto Carlos Cunha, instruistinoj Auta Castro kaj Zita Tavares.
La 24-an de marto 1940 estis fondita Esperanto-klubo de Alagoinhas, kies unua estraro estis la jena: Honora Prezidanto, Alberto Couto Fernandes; Honora Membro, Ismael Gomes Braga; Prezidanto, Antônio Lima; Vicprezidanto, Salomão Barros; 1-a Sekretario, Lúcio B. Cardoso; 2-a Sekretario, José Marcelino Silva; Kasisto, Euridice Barros.
En la jaro 1942-a samideanoj Hermes Pitta kaj Jaddo Couto Maciel, el Salvador, vizitis Carlos Cunha, al kiu ili liveris entuziasmigan mesaĝon senditan de la estraro de Bahia Esperanto-Grupo.
Post Dua Mondmilito ŝajne neplu estis movado tie.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ IBGE (2010). Censo 2010 (HTML). Alirita 1 de novembro 2011.