Alaj-Montaro
El Vikipedio
Alaj-Montaro aŭ Alajo ( ruse: Алайский хребет ) estas mez-azia montaro kiu etendiĝas ekde Tianŝan en Kirgizujo en la okcidento ĝis en Taĝikujon. Ĝi estas parto de Pamir-Alaj-Montaro. La montaro proksimume iras orienten-okcidenten[1]. Ĝia plej alta pinto estas Pik-Tandikul-Monto ( ruse: пик Тандыкуль ), 5 544 m [2]. La suda deklivaro de la montaro drenas en Vakŝ-Riveron, alfluanton de Amudarjo. La riveroj kiuj drenas la nordan deklivaron de la areo estas alfluantoj de Sirdarjo, kaj enfluas en Fergana-Valon en la nordo de la areo.
Iuj aŭtoroj ŝajnas uzi la terminon por la tuta suda arkaĵo de Tianŝan kongruante kun la suda limo de Kirgizujo.
Referencoj [redakti]
- ↑ Shahgedanova M. 2003 : The physical geography of northern Eurasia, Oxford University Press, ISBN 978-0-19-823384-8, chapter 16 angle
- ↑ Soviet Union military map 1:500.000 J-42-Б