Alaska Golfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo montranta la Golfon de Alasko
Mapo montranta la Golfon de Alasko

La Alaska GolfoGolfo de Alasko estas marbrako de la Pacifika Oceano difina de la kurbo de suda marbordo de Alasko, inter la Alaska Duoninsulo kaj la Insulo Kodiak okcidente kaj la Aleksandera Arkipelago oriente, kie troviĝas la Glaĉera Golfo kaj la Interna Pasejo.

La tuta marbordo de la Golfo de Alasko estas kruta kombino de arbaroj, montoj kaj nombro de glaĉeroj. La plej grandaj glaĉeroj de Alaska, nome la Malaspina Glaĉero kaj la Beringa Glaĉero venas al la marborda ebenaĵo laŭlonge de la Golfo de Alasko. La marbordo estas ankaŭ tre markata de la Cook Inlet kaj de la Marbrako de Princo Vilhelmo, la du plej grandaj konektitaj marbrakoj, sed ankaŭ kun la Yakutat Bay kaj la Cross Sound. La Golfo Lituja estas la loko de la plej granda registrita cunamo en la historio kaj estas populara ŝilrma ankrejo por fiŝkaptaj ŝipoj.

Meteorologie, la Golfo de Alasko estas granda kaŭzanto de ŝtormoj. Krom vastegaj kvantoj de neĝo kaj glacio en suda Alasko, rezulte en kelkaj el la plej grandaj koncentroj sude de la Arkta Cirklo, multaj el la ŝtormoj moviĝas suden laŭlonge de la marbordoj de Brita Kolumbio, Vaŝingtonio, Oregono, kaj tiom for sude kiom ĝis Suda Kalifornio (ĉefe dum la okazoj de El-Ninjo).

References

Ŝablono:Reflist

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 57° N 144° U / 57 °N, 144 °U / 57; -144 (mapo)