Alberto Rodríguez Librero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alberto Rodríguez Librero
Persona informo
Naskonomo Alberto Rodríguez Librero
Naskiĝo 11-an de majo 1971 (1971-05-11) (52-jaraĝa)
en Sevilo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Sevilo
Okupo
Okupo scenaristofilmreĝisorofilmproduktoroĉefkameraisto
vdr

Alberto RODRÍGUEZ Librero (Sevilo, 11-a de majo 1971) estas hispana kinreĝisoro, fama ĉar verkis kaj reĝisoris filmojn kiel 7 vírgenes, Grupo 7, La isla mínima kaj El hombre de las mil caras.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 2005, lia filmo 7 vírgenes starigis lin kiel unu el plej gravaj junaj reĝisoroj de la hispana kino. En 2012, premieris lia Grupo 7, kiu kandidatiĝis al 16 Goya-premioj, kaj akiris du premiojn. Li laboris ankaŭ en televido, ekzemple por kvar epizodoj de la serio prihistoria Hispania, la leyenda. En 2013 li filmis La isla mínima, polica historio en la medio de la Marmarĉoj de Gvadalkiviro,​ premierita fine de septembro 2014 kaj sukcesa en la Goya-premioj, nome 10 premioj, inklude tiun de la plej bona filmo.

En aŭgusto 2021 li ekfilmis Modelo 77, filmoj bazita sur realaj okazintaĵoj de la jaro 1977 en la Prizono Modelo de Barcelono.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Kino[redakti | redakti fonton]

  • El factor Pilgrim (2000)
  • El traje (2002)
  • 7 vírgenes (2005)
  • After (2009)
  • Grupo 7 (2012)
  • La isla mínima (2014)
  • El hombre de las mil caras (2016)
  • Modelo 77 (2022)

Televido[redakti | redakti fonton]

  • La peste (2018-2019)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • El cine de Alberto Rodríguez. Conversaciones, de Manuel Lamarca, Ediciones Carena, Barcelona, 2020, ISBN-13: 978-8417852870.