Albufeira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albufeira

Albufeira estas portugala urbo, kiu apartenas al ladistrikto de Faro, regiono kaj subregiono de Algarve, kun ĉ. 37 244 enloĝantoj. La nomo Albufeira venas de la araba lingvo ("al-Buhera") kio signifas "mar-kastelo".

Historio

Malmulte estas sciata pri Albufeira antaŭ la islama periodo. La araba origino de la nomo Albufeira klare indikas ke ĝi aperis dum tiu periodo. La vorto "Albufera" (samkiel la samnoma naturaparko de Valencio), venas de la araba "Al-Buhera" (eta marolago). La islama Albufeira estis remparita vilaĝo, kun kastelo sur alta rokmonto. En 1250, Alfonso la 3-a konkeris Al-Buheran kun pli ol 200 kavaliroj de la Ordeno de Aviso. Kiel rezulto Albufeira estis aneksita al la Portugala Regno. Nuntempe la urbo ankoraŭ konservas islamajn spurojn inkluzive de la artoj kaj la akĉento.

Turismo

De la 1960-aj jaroj turismo iĝis pli kaj pli grava por la ekonomio de Albufeira. Precipe britaj kaj nederlandaj turistoj amase venas por ferii, parte ankaŭ restas kiel loĝantoj. De 1960 al 2007 la loĝantaro de la municipo kreskis de 14 736 al pli ol 37 000.

Albufeira posedas plurajn plaĝojn; unu ne tre granda proksimas al la urbocentro, sed estas disigita disde ĝi de sabla kresto. En ĝi estas tunelo por piedirantoj.

Eksteraj ligiloj