Aleŭrolito
Aleŭrolito | |
---|---|
Ĝeneralaĵoj | |
Tipo | sedimentaj rokaĵoj |
Aleŭrolito (de greke άλευρον — faruno kaj greke λίθος — ŝtono) estas la malmola sedimenta rokaĵo, kiu formiĝas el aleŭrito dum ŝtoniĝo.
Konsisto[redakti | redakti fonton]
Ĝi konsistas el grajnoj de neregula formo, 0,01—0,1 mm (laŭ aliaj datumoj — 0,005—0,05 mm). Surbaze de la formoj oni klasifikas tri tipojn: la grandgrajnaj, la diversgrajnaj, la etgrajnaj[1]. Kiel bazo de aleŭrolito servas kvarco, krome povas ĉeesti partikloj de feldspatoj, aluminoj, foje karbonatoj kaj hidroksidoj de fero.
Elminigado[redakti | redakti fonton]
Oni elminigas aleŭrolitojn ĉefe por produktado de cemento kaj konstruado de ĝardenaj padoj. Ĝi troveblas en karbonminejoj inter tavoloj de ŝtonkarbono.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Алевролит (ruse). Большая энциклопедия нефти и газа. Arkivita el la originalo je 2013-03-24. Alirita 2013-03-07.