Aleks Kadar
Aleks KADAR (naskiĝis la 8-an de oktobro 1975) estas franca esperantisto. Li esperantistiĝis en 1999. Post kelkaj jaroj li fariĝis ĝenerala sekretario de TEJO[1] kaj de JEFO. Nun li estas estrarano de Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE), kie li oficis ekde majo 2008 ĝis majo 2010 kiel kasisto kaj ekde septembro 2009 ĝis majo 2010 ankaŭ kiel prezidanto[2]. Krome li aktivis,as en Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE).