Alexandre Rousset

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexandre Rousset
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Alexandre Rousset estas franca esperantisto.

Lerninte Esperanton 24-jaraĝe en 1985, li tuj fondis firmaeton Interland, kiu ekde 1988 celis akceptigi Esperanton ĉe la francaj firmaoj, ĉefe kiel interna komunikilo por ili kaj iliaj nefranclingvaj filioj. La plena fiasko de tiu entrepreno kaj malhavo de sufiĉa kapitalo por aliaj agadoj iom perdigis ĉe li esperantistan fidon.

Lia firmaeto transformiĝis en asocion (interland.eu) en 1996, kiu pluas sen kapitalo kaj kun pli modesta ambicio: provizi la latinidajn popolojn per lingvo preskaŭ tute komprenebla sen antaŭa lernado, iel plibonigita interlingvao, baptita "Moderna Latino" (la dua), nun konkrete aplikata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]