Alfa Kaprikornidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfa Kaprikornidoj
Dato de malkovro 1871
Patra korpo 169P/NEAT
Radianto
Konstelacio Kaprikorno
Rektascensio 20h 28m
Deklinacio -10°
Ecoj
Aktiva dum 3-a de julio ĝis 15-a de aŭgusto
Maksimumo 30-a de julio
Rapido 23 km/s
Zenita hora ofteco 4
Listo de meteorfluoj
vdr

La Alfa Kaprikornoj estas meteorfluo kiu aktivas de la 3-a de julio ĝis la 15-a de aŭgusto, kun maksimumo atinginta je la 30-a de julio. Ĝia radianto situas en la konstelacio de la Kaprikorno, en regiono kiu proksimas la stelon Alfa Kaprikorno. Je la tago de la maksimumo povas fali kelkaj brilaj meteoroj ĉiuhore.

La fonta meteoro estas 169P/NEAT. Oni antaŭvidas ke la Tero pasos denove tra la nubo de meteoroj en kelkaj jarcentoj, kaŭzonte pli gravan meteorfluon ol nun.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo baziĝas sur la artikoloj Alpha Capricornids en la anglalingva vikipedio kaj alfa Kaprikornidy en la pollingva vikipedio.