Algurona acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Algurona acido estas la komerca nomo kreita por nedeterminita miksaĵo de polisaĥaridoj produktitaj de mikroalgoj ŝtopantaj filtrilojn en algaj kulturoj. La komerca nomo estis kreita de Solazyme. La nedeterminita miksaĵo de kemiaĵoj laŭdire funkcias por protekti la mikroalgojn, kaj estis prilaborita kaj formulita en gamo da produktoj.[1][2] En 2011, la acido estis enkondukita en la merkaton kiel aktiva ingredienco en komerca produkto nomata Algenist - kontraŭ-maljuniĝaj haŭtflegaj formuloj.[3] Algurona acido ne estas teknika nomo rilata al unu polisaĥarido, sed miksaĵo de algaj eltiraĵoj kiu pretende havas kontraŭ-maljuniĝajn avantaĝojn por la haŭto.

Scienca testado[redakti | redakti fonton]

Kiam provita de komercaj laboratorioj, algurona acido montris signifajn rezultojn en pluraj haŭtaj sanigaj kaj kontraŭ-maljuniĝaj parametroj, kaj sendepende kaj kompare kun aliaj konataj kontraŭaĝaj ingrediencoj.[4] La financado por ĉi tiuj tiaj laboratorioj ne estas malkaŝita. La acido, heterogena miksaĵo de polisaĥaridoj, varias laŭ konsisto depende de la kreskokondiĉoj de la miksitaj algaj kulturoj; la unuopaj strukturoj de la eroj de ĉi tiu miksaĵo ne estis demonstritaj.

Algurona acido ne nature ĉeestas en homa haŭto, ne devas efiki en haŭtaj enzimoj, kaj oni dubas ĉi estas uzata de la haŭto. Male, hialurona acido disvastiĝas tra la korpo, estas nature produktata en la haŭto kaj, surbaze de sia kapablo reteni humidon, ludas gravan rolon en hista strukturo kaj riparo. En provoj faritaj de komercaj laboratorioj, oni trovis, ke algurona acido malhelpas produktadon de hialuron-acidaj degradantaj enzimoj ĝis 67%.[5] La graveco de ĉi tiu inhibicio in vitro por haŭta fiziologio estas nekonata.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carolyne Zinko (2011-03-27). "Algenist uses Solazyme microalgae for anti-aging". Sfgate.com. Alirita la 5an de Majo 2021.
  2. ALGURONIC ACID
  3. Catherine Saint Louis (2011-03-23). "Trolling the Oceans to Combat Aging". The New York Times. Alirita la 5an de Majo 2021.
  4. Ariel Schwartz (2011-03-07). "How an Algae Biofuel Company Ended Up in the Cosmetics Business". Fast Company. Alirita la 5an de Majo 2021.
  5. Society of Cosmetic Chemists Annual Scientific Meeting and Technology Showcase. Anthony Day, Ph.D., Harrison Dillon, Ph.D., et al. ‘’SUSTAINABLE SKIN PROTECTIVE EXO-POLYSACCHARIDES FROM MARINE MICRO-ALGAE’’. 2008

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Traduko de la artikolo Alguronic acid en la angla vikipedio.