In vitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La latina esprimo in vitro („en la vitro”) referencas al tiu eksperimenta teĥniko, kiam la eskperimenta procezo okazas ne en la organismo, sed ekster tiu, inter kontrolitaj cirkonstancoj, ekz. en provtuboPetri-plado. Multaj eksperimentoj de la ĉelbiologio okazas ekster la vivanta organismo kaj la ĉeloj. Ĉar la eksperimento inter certaj cirkonstancoj povas doni alian rezulton ol tiu en vivanta organismo, oni uzas la esprimon in vitro je la unua eksperimenta formo, diferencigante ĝin de la enorganismaj eksperimentoj.

La eksperimentoj per "in vitro" ekzamenas la efikon de eksperimenta ŝanĝiĝa kondiĉo je certaj partoj de la organismoj. Ili studas tipe organojn, histojn, ĉelojn, ĉel-erojn, proteinojn kaj/aŭ biomolekulojn. Ĉar tiukaze oni devas atenti je pli malmultaj ŝanĝiĝantaj kondiĉoj, al eksperimentoj per in vitro pli facile analizeblaj – kaj pli malmultekostaj – ol la eksperimento de in vivo. Samtempe ili povas doni misgvidajn rezultojn, tiel oni kontrolas la rezultojn per analizoj de in vivo.

La latina nomo enhavas la vorton „vitro”, sed la hodiaŭaj laboratoriaj iloj estas produktitaj plejofte el polipropileno kaj polistirolo, kiuj estas pli facile purigeblaj kaj malpliigas la danĝeron de tio, ke vitro-splitaĵoj vundu iun.

Krom la eksperimenta apliko, oni uzas la esprimon in vitro por la eksterkorpa arta fekundigo.