Alice Munro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La verkistino en 2012

Alice Ann MUNRO (denaska nomo LAIDLAW; naskita la 10-an de Julio 1931) estas Kanada verkisto. Ŝi estas laŭreato de la Nobel-premio pri literaturo en 2013[1]. En 2009 ŝi ricevis pro sia dumviva verkaro la Internacian Premion "Man Booker". Trifoje estis aljuĝita al ŝi la Premio de la Kanada Guberniestro Ĝenerala por fikcia verkado[2]. La okazocentro de la verkoj de Munro estas en Suda Ontario, ŝia denaska loĝloko[3]. Ŝiaj "facile alireblaj, kortuŝaj rakontoj" studas malsimplaĵojn de la homa vivo en ŝajne senpena stilo.

Vivo kaj verkaro

Munro vivis kun ambaŭ gefratoj ĉe vulpopeltofarmo en Wingham (Ontario). Kiam ŝi estias 10-jaraĝa, sia patrino eksuferis je Parkinsona malsano. De 1949 ĝis 1951 ŝi studis ĵurnalistikon ĉe la Universitato de Okcidenta Ontario. Pro monmanko ŝi ĉesis studi, edziniĝis al Jim Munro kaj naskis kvar filinojn; unu el ili baldaŭ post la akuŝigo mortis. Ŝia filino Sheila Munro publikigis en 2002 la memorojn pri la infaneco ene de la verko Lives of Mothers and Daughters: Growing Up With Alice Munro. En 1972 ŝi eksedziniĝis; en 1976 ŝi edzigis la geografon Gerold Fremlin.

Longtempe ŝi devis atendi ĝis la unua publikigo de siaj rakontoj. Ŝia unue lanĉita rakontaro Dance of the Happy Shades ege laŭdatis en 1968 fare de kritikistoj. Ĝis nun 13 volumoj kun rakontoj eldonitis kaj unu romano.

En la libro The View from Castle Rock ŝi rakontis la historion de siaj skotaj antaŭuloj. Al la parencaro nombriĝas ankaŭ la skota poeto James Hogg. Krome ŝi tie ĉi skribis pri la propra infaneco kaj junuleco.

Per siaj noveloj ŝi plene troviĝas en la anglosaksa tradicio. Ŝiaj rakontoj estas realaj, direktaj, nesentimentalaj kaj ofte igis la leginton elpensi la finon de la intrigo.

Verkoj

  • Dance of the Happy Shades. 1968.
  • Lives of Girls and Women. 1971.
  • Something I’ve Been Meaning to Tell You. 1974.
  • The Moons of Jupiter. 1977.
  • Who Do You Think You Are? 1978.
  • The Progress of Love. 1986.
  • Friend of My Youth. 1990.
  • Open Secrets. 1994.
  • The Love of a Good Woman. 1998.
  • Hateship, Friendship, Courtship, Loveship, Marriage. 2001.
  • Runaway. 2004.
  • The View from Castle Rock. 2006.
  • Too much happiness. (troa feliĉo, 2009). Kolekto de rakontoj aŭ noveletoj, ĉefe pri vivoj de virinoj kiuj suferas probleman kaj eĉ tragedian vivon en la etoso famiia, ofte kaŭzitan de nenormala konduto de viroj (ne nur), kiuj iele rompas la normalan vivon familian ekzemple per agado tipe de "hipioj". Ii estas la jenaj: Dimensions, Fiction, Wenlock Edge, Deep-Holes, Free Radicals, face, Some Women, Childs's Play, Wood, Too Much Happiness. La antaŭlasta Wood estas aparta peco kie oni detalegas pri la fako lignoproduktado kaj ĉefe pri la laboro de arbo-hakisto, kiu suferas akcidenton; tamen tiu konfirmas la intereson kaj insiston de la aŭtoro prezenti la profesiojn rilatajn al lignaĵado kaj ĉarpentado, ĉiam kiel etoso kie okazas problemoj por apudaj virinoj.

Filmoj

  • 1994: Lives of girls and women
  • 2006: Away From Her

Premio

Literaturo

  • Ingo Schulze, Frauke Meyer-Gosau: Fast ein Gefühl von Vollendung. Ein Gespräch mit Ingo Schulze über Weltliteratur und Welterfolg, Revolution und Konvention und die Besonderheit der Erzählungen von Alice Munro. En: Literaturen: die Zeitschrift für Leser. Vol. 12 (2011), Berlin kajero 4, p. 41-43
  • Cathy Moulder (eld.): Alice Munro. An annotated bibliography of works and criticism compiled by Carol Mazur. Scarecrow Press, Lanham, Md. 2007 ISBN 978-0-8108-5924-1
  • Coral Ann Howells: Alice Munro. Manchester University Press, Manchester u. a. 2007, ISBN 978-0-7190-4559-2.
  • Robert Thacker: Alice Munro : writing her lives; a biography. Emblem, McClelland & Stewart, Toronto, Ont. 2011, ISBN 978-0-7710-8510-9.
  • Walter Rintoul Martin: Alice Munro : paradox and parallel. Univ. of Alberta Pr., Edmonton, Alberta 1987

Fontoj

  1. The Nobel Prize in Literature 2013 - Press Release (PDF) (10 Oktobro 2013). Alirita 2013-10-10.
  2. "Alice Munro wins Man Booker International prize", 27 Majo 2009.
  3. Marchand, P., "Open Book: Philip Marchand on Too Much Happiness, by Alice Munro", 29 Aŭgusto 2009. Kontrolita 5 Septembro 2009.