Aliq

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Aliq estas internacia planlingvo kreita de idista Pastro Gilbert Vallaeys en 1930.Ĝi estas inspirita de Ido; sed sen fikseco de la partoj de la diskurso.

Neplublikita, ĝi estas konata nur per leteroj de la pastro Vallaeys al kanoniko BORGARD, kiu komunikis tion al episkopo MONNEROT-DUMAINE. La skribaĵojn pri Aliq neniam oni trovis en la monaĥejo kie mortis Vallaeys.

Ekzempleto

"Yo qreaf Aliq na el urregle qe ne L.I. ni za duldeble impoza i asqe qi li natsi-linge moderne ni nosqa, ge qe li antique (Greqe, Latine, e. s.) moye obeya ley".

Traduko: "Mi kreis Aliq'on laŭ la regulo kiu en nenia L(ingvo) I(nternacia) ne estas tolereble imponi malliberecojn kiujn la modernaj lingvoj ne konas, eĉ se la malnovaj (Greka, Latina, kpt) eble obeis ilin".