Alkmaar Zaanstreek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
AZ
futbala klubo
Kluba nomo  Alkmaar Zaanstreek
Fondita  10-a de majo 1967
Stadiono  AFAS
Kapacito  17 023
Prezidanto  René Neelissen
Trejnisto  Dick Advocaat
Ligo  unua nederlanda divizio de futbalo (Eredivisie)
2021/22  5-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

La asocio Alkmaar Zaanstreek, mallonge AZ (prononco laŭ sistemo IFA [ˈaː ˈzɛt ]) estas futbalklubo en la urbo Alkmaar kaj la proksima regiono ĉirkaŭ la akvovojo Zaan (nederlande nomata Zaanstreek, "Zaan-regiono") de Nederlando. La klubo ekestis en 1967 per fuzio de la kluboj Alkmaar ’54 kaj FC Zaanstreek. La origina fontonomo estis AZ ’67, sed en 1986 ĝi estis plisimplige ŝanĝiita al al nuna mallongiga nomo AZ. La klubaj koloroj estas ruĝo kaj blanko.

trejnisto Dick Advocaat en 2011, dum trejnado de la rusia nacia teamo de futbalo

Laŭ la stato de somero 2014, kluba trejnisto estas Dick Advocaat, kiu en 2002–2004 jam estis trejnisto de la nederlanda nacia teamo de futbalo, en 2005 de tiu el la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, en 2005–2006 de la sudkorea, en 2009-2010 de la belga kaj en 2010-2012 de la rusia nacia teamo de futbalo.