Allô la planète

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Allô la planète
Francio
Franca
Elsendo
Éric Lange
septembro de 2006
Daŭre dissendita
ĉe France Inter
France Inter
de lundo ĝis ĵaŭdo,
inter 23:15 kaj 01:00
RSS-fluo

Allô la planète estas radio-elsendo dissendita de la franca radiostacio France Inter, inter 23h15 kaj 1h00 matene, inter lundo kaj ĵaŭdo (inter lundo kaj vendredo ĝis junio de 2009). La elsendo, prezentita de Éric Lange, ekis en septembro de 2006.

La ĉeftemo de la elsendo estas ricevi alvokojn de aŭskultantoj el la tuta monto, kiuj rakontas iliajn vojaĝojn, laborojn, spertojn kiujn ili travivas ĉiutage aŭ ankaŭ aktualaĵojn de la lando kie ili loĝas aŭ vojaĝas. Oni povas reagi libere bonhumore pere de retpoŝto, telefon-alvoko, komento ĉe la retejo. Tiel la retejo ĝisdatiĝas kun tekstoj kaj fotoj senditaj de la aŭskultantoj.

Ĉiutage okazas alvokoj kiel "Mesaĝo en botelo", alivorte aŭskultanto kiu bezonas helpon. Ekzemple, iu kiu baldaŭ foriros alilande kaj petas helpon al aliaj aŭskultantoj kiuj loĝas aŭ loĝis en tiu lando por trovi loĝejon aŭ informojn por adaptiĝi.

Aranĝo[redakti | redakti fonton]

  • Produktisto kaj prezentisto: Eric Lange
  • Reĝisoro: Adèle
  • Produkt-helpantoj: Aneka Bodocco et Christophe Mager
  • Muzika programo: Gilles Perron

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]